Flandra Regiono
El Vikipedio
La Flandra Regiono estas la norda ŝtata federaciano de Belgio. Plej ofte la regiono estas simple nomata Flandrio, ĉar la Regiono estas parto de la belga strukturo de Komunumoj kaj Regionoj. La oficiala lingvo estas la nederlanda. Ĉar tuj post la ŝtata reformo en 1980 la flandraj institucioj estis kunfanditaj, en praktiko ne ekzistas apartaj servoj, nek registaro de la Flandra Regiono. La rajtigoj de la Regiono estas registritaj en la Belga konstitucio kaj la speciala leĝo pri le reformoj de la institucioj. La Regionoj precipe respondecas pri aera planizado, medio, natura protektado, enloĝigo, akvopolitiko, energiopolitiko kaj laborigo.
[redaktu] Provincoj de la Flandra Regiono
[redaktu] Trafiko kaj transporto
La flandra transportkompanio De Lijn respondecas pri la transporto per buso kaj tramo ene de la Flandra Regiono. La Flandra Regiono ankaŭ administras la regionajn vojojn en Flandrio.
[redaktu] Vidu ankaŭ
Komunumoj kaj Regionoj de Belgio | ![]() |
Regionoj: Flandra Regiono - Valona Regiono - Brusela Ĉefurba Regiono |