Flusterko
El Vikipedio
Flusterko estas sterko, kiu estas miksaĵo el puriga akvo, festa kaj flua sterko. Ĝi estiĝas ĉe bestobreda sistemo, kie oni ne uzas substerkaĵon. Flusterko karakterizas ĉefe la porkobredadon, kiu oni tralavas la porkejon per akvo kaj la flusterko kolektiĝas en deponejoj.
La porka flusterko entenas ĝenerale 0,5% da nitrogeno, 0,2 % da P2O5, 0,6 % da K2O.
Unu breda porko produktas jare 5 m3 da flusterko. La flusterko signifas danĝeron por l amedio, ĉar ĝi enhavas multe da NaCl kaj fiodoras, tiel oni evitas ties disŝuton sur agroj. Por eviti tiujn problemojn, oni antaŭtraktas la flusterkon, densigas, fermentas ilin eble produktante el ili biogason. Alia metodo estas por eviti la estiĝon de flusterko, la uzado de substerkaĵa bredado.