Foix
El Vikipedio
Foix [fŭa], okcitanlingve Fois [fuiŝ], estas urbo en Francio, la ĉefurbo de la departemento Ariège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj: la Pireneoj.
Ĝi posedas grandan mezepokan fortikigitan kastelon kiu staras sur monteto, kaj superregas la tutan urbon. Foix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono : montoj, prahistoriaj grotoj, mezepokaj fortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.mairie-foix.fr oficiala retpaĝaro de Foix
- http://www.friesian.com/flanders.htm#foix Listo de Grafoj de Foix
- http://www.hostkingdom.net/Languedoc.html
- http://www.insee.fr