François Drudin
El Vikipedio
François DRUDIN (drüden), franco, borsa kunagento. Naskiĝis en la 15-a de novembro 1866 en Riomo apud Clermont-Ferrand); mortis en la 3-a de oktobro 1926 en Liono. Dum preskaŭ 25 jaroj li batalis por Esperanto, propagandis precipe per tre multaj paroladoj en la Liona regiono. Prezidanto de la "Amicale Esperantiste" de 1909 ĝis la morto, kaj de la Federacio Esperantista Rodana, kiun li fondis en 1908.