Franca Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Esperanto > Lingvaj institutoj de Esperanto > Franca Esperanto-Instituto < Esperanto-asocio
Franca Esperanto-Instituto (F.E.I.) estas sendependa organizo konsistanta el reprezentantoj de SAT-Amikaro (franclingva laborista organizo) kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto (filio de UEA) kaj tri kromaj alelektitoj. Ĝi zorgas pri la programoj de ekzamenoj por franclingvanoj, organizas ekzamenojn kaj disdonas diplomojn.
Baldaŭ estos eldonita la oficiala programo de tiuj ekzamenoj kaj "Gvidlibro", kiu proponas ekzemplojn de ekzamentestoj (10a de Aprilo 2003).