Francisco Solano López
El Vikipedio
Francisco SOLANO LÓPEZ, prezidento de Paragvajo, naskiĝis en 1827 kaj mortis en 1870. Iĝinte prezidanto de paragvaja respubliko, li tuj ekagis por sekrete organizi bone ekzercitan kaj supere ekipitan armeon, per kiu li estis atakonta la najbarajn landojn, celante almiliti por sia malgranda patrujo novajn teritoriojn, multoble pli vastajn ol tiu, kiun ĝi posegis. La Milito de la Trilanda Alianco ekis du jarojn post la regnestriĝo. Brazilo, Urugvajo kaj Argentino, kuniginte siajn fortojn kontraŭ tiu ilia komuna malamiko, sukcesis repuŝi ties atakojn kaj fine invadi Paragvajon mem. Solano López mortis batalinte ĝis sia lasta spiro, lin mortigis brazila soldato Chico Diabo.