Francisco de Paula Rodrigues Alves
El Vikipedio
Francisco de Paula RODRIGUES ALVES, prezidento de Brazilo, naskiĝis la 7-an de julio 1848 en Guaratinguetá kaj mortis la 16-an de januaro 1919 en Rio-de-Ĵanejro. Li prezidis Brazilon dum la regperiodo 1902–1906, kaj poste oni lin elektis prezidanto ankaŭ por la periodo 1919–1922. Li mortis per hispana gripo, tamem, antaŭ ol povis okazi lia oficiala reenoficiĝo.
Li studis en Kolegio Pedro 2º, bakalaŭriĝis pri literaturo kaj magistriĝis en la jura fakultato de San-Paŭlo. Li estis skabeno, provinca kaj ĝenerala deputito por la Partido Conservador (Konservativema Partio). En 1887 li iĝis prezidento de la provinco San-Paŭlio kaj ricevis la titolon de konsilisto.
Post lia morto prezidentiĝis lia viculo, Delfim Moreira.