Frederiko Villareal
El Vikipedio
Frederiko VILLAREAL, peruano, d-ro, prof. de astronomio ĉe la Fakultato Scienca en Limo, redaktoro. Estis pioniro de Esperanto en Peruo kaj en Sudameriko ĝenerale. Altirita al Esperanto per artikoloj de Méray (Francujo) li tuj (1901) fariĝis adepto de Esperanto. Verkis du lernolibrojn por hispanoj (1901, 1902), eldonis hispanlingvan tradukon de la „Ekzercaro“. En la 16-a de junio 1903 fondis Esperanto-Societon en Peruo kaj komencis eldonadi Esperanta-Hispana-lingvan gazeton „Antaŭen Esperantistoj“: Multaj artikoloj. Ŝ.