Frekvencoreguliloj
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. |
Frekvencoreguliloj, nuntempe, apartenas al la normaj ekipaĵoj de la propulsteĥniko. Ili ĉie estas aplikataj kie la propulso postulas la sekvantajn proprecojn:
- Ŝanĝebelaj rivolunombro por adapti al la produktrapideco.
- Telestirado de la rivolunombro kaj la turndirekto. (Ekzemple per mastrumpropulso aŭ Programebla Logika Kontrolilo)
- Alta permesebla ŝaltfrekvenco eble ĉe retoperacio.
- Ŝarĝlimigo de la propulso.
Esence la funkcio de frekvencoregulilo estas kontroli la fluon de energio de la fonto al la proceso. Energio estas liverita al la proceso per la motorakso. Du fizikaj kvantoj priskribas la staton de la motorakso: turnmomanto kaj rapideco. Por kontroli la fluon de energio estas necese kontroli ĉi tiujn kvantojn. Praktike nur unu el ĉi tiuj kvantoj estas kontrolata, tiamaniere ekzistas aŭ rapideckontrolado aŭ turnmomantkontrolado. Kiam la regulilo operacias sub turnmomantkontrolado la rapideco estas difinata per la ŝarĝo de motoro kaj sub rapideckontrolado la turnmomanto estas difinata per la ŝarĝo de motoro.
Antaŭe, nur kontinukurentaj motoroj estis uzitaj, ĉar ili povis facile atingi la necesan rapidecon kaj turnmomanton sen uzinte komplikitan elektronikon. Tamen la ĉefaj kaŭzoj por la evoluado de alternkurenta variabla rapidecpropulsa teknologio estas konstrui teknologion kiu unuflanke imitas la bonegajn proprecojn de la kontinukurenta motoro kiel rapida turnmomenta responso kaj rapidecprecizo kaj aliflanke la uzado de la fortikaj malmultekostaj kaj prizorglibera alternkurentaj motoroj.