Frezmaŝino
El Vikipedio
Maŝino kiu estas en la grupo de la tajlmaŝinoj kaj kiu utilas por formi pecojn (normale metalajn aŭ lignajn, sed ankaŭ plastajn kaj aliajn) per deprena metodo.
Ĉi tiu maŝino konsistas el ebena metala labortablo sur kiu oni metas la pecon kaj el specialaj vajcoj per kiuj oni senmovigas ĝin. La parto pli grava de ĉi tiu maŝino estas la frezilo fiksata en akso turnigata per motoro kaj movebla horizontale kaj vertikale. La rapida turniĝado de la frezilo kaj ĝia movado sur la peco eblas depreni rabotaĵojn el la prilaborata peco kaj fari ian ajn formon sur ĝi.