Fuortaro Smolkov
El Vikipedio
Fuortaro Smolkov estis la plej granda fortikaĵkonstruaĵo de la II-a pionira grupa komandantejo. Smolkov finis la sektoron Moravská Ostrava kaj pafadoj de ĝiaj tri fortikaĵaj haŭbizoj de kalibro 100 mm atingis ĝis urbo Opava, kie ili tuŝis pafsektoron de haŭbizoj el la artileria fortikaĵo de fuortaro Šibenice, kiun oni komencis konstrui proksimume 10 kilometrojn okcidente de Opava. Smolkov konsistis el 5 objektoj, kiuj estis jenaj:
-
- MO S-38 – „V Lese“ (turniĝonta kaj elŝovonta kanonturo),
- MO S-39 – „U Trigonometru“ (artileria fuorto),
- MO S-40 – „Nad Silnicí“ (infanteria fuorto),
- MO S-41 – „Nad Valchou“ (enirejobjekto),
- MO S-42 – „Nad Hájem“ (gvatfuorto),
- MO S-38 – „V Lese“ (turniĝonta kaj elŝovonta kanonturo),
Ĉiuj fuortoj estis en subterejo kunigitaj per subteraj koridoroj, ĉambregoj, municiejoj, maŝinejoj, loĝigejoj por hom-ekipo kaj per pluraj bezonaj spacoj por funkciado de la fuortaro.
Dum ostrava operaco en aprilo de 1945 eĉ sovetaj armeaj korpusoj timis ekataki la fuortaron, ili ĉirkaŭiris ĝin tra Hrabyně.