Gaborono
El Vikipedio
Gaborone (pli frue Gaberones) estas la ĉefurbo de la sudafrika ŝtato Bocvano kaj havas ĉ. 186.000 loĝantojn (2001).
Enhavo |
[redaktu] Historio
La urbo estis fondita en 1890 fare de Gaborone Matlapin, loka ĉefulo. Oni translokis en 1965 la registarejon de Bocvano (tiam Beĉuanalando) de Mafikeng al Gaborone.
[redaktu] Ekonomio
Gaborone estas urbo kun la plej alta vivnivelo inter kelkaj ŝtatoj de la regiono.
[redaktu] Lokaj entreprenoj
La proksime troveblaj mangan- kaj asbest-minejoj certigis la ekonomian krerskon.
La Evoluiga Komunumo de Sud-Afriko (SADC, Southern Africa Development Community) havas ĉefsidejon en Gaborone. Tiu organizo fondiĝis en 1980, por apogi la ekonomian kunlaboron inter la membroŝtatoj kaj malpliigi la dependecon for de Sud-Afriko.
[redaktu] Diversaĵoj
En Gaborone funkcias la Universitato de Bocvano, fondita en 1976.
Tra Gaborone kuras la grava fervoja linio de Kaapstad al Harare.