Gardanĝelo
El Vikipedio
Laŭ kelkaj religioj, kiel Katolikismo kaj Spiritismo, ni ĉiuj havas bonan Spiriton, kiu estas dediĉita al ni ekde nia naskiĝo kaj kiu prenis nin sub sian protekton. Li plenumas ĉe ni la mision de patro apud sai infano. La mision konduki nin sur vojo de la bono kaj de la progreso tra la provoj de la vivado. Li estas feliĉa, kiam ni respondas al lia prizorgado; li suferas, kiam li vidas nin perei.
Laŭ Katolikismo li estas anĝelo, estaĵo malsama al homoj, laŭ Spiritismo li estas homo kiu estas perfektita.
En Islamo, ĉiuj homoj havas gardanĝelon (Korano, surao Ar-ra'd, verso 11).
Laŭ Spiritismo Lia nomo ne gravas por ni, ĉar eble li ne havas konatan sur la tero; ni do vokas lin kiel nian gardanĝelon, nian bonan genion. Krom nia gardanĝelo, kiu estas ĉiam iu supera spirito, ni havas ankaŭ protektantajn spiritojn, kiuj ne estas tiel altaj, sed ne estas malpli bonaj kaj bonvolemaj; tiuj estas aŭ parencoj, aŭ amikoj, aŭ kelkfoje personoj, kiujn ni ne konis en nia nuna ekzistado. Ili helpas nin per siaj konsiloj, kaj ofte per enmiksiĝo en agojn de nia vivo. La preĝo al la gardanĝeloj kaj al la protektantaj Spiritoj devas havi kiel celon petegi ilian intervenon apud Dio, peti de ili la forton por malcedi al la malbonaj sugestioj kaj ilian helpon ĉe l' alternaĵoj de la vivo.