Georg Arnhold
El Vikipedio
EdE-A > Georg Arnhold
Georg Arnhold (naskiĝis la 1-an de marto 1859 en Dessau - mortis la 25-an de novembro 1926 en Innsbruck) estis germana juddevena pacifisto kaj esperantisto. Patro de Heinrich Arnhold.
Profesie bankisto, sekreta komerca konsilisto, Württemberg-a konsulo. Unu el la gvidaj ekonomiaj fakuloj de Germanio. Eminenta pacifisto kune kun sia frato Max (1854-1908).
Precipe pro pacifistaj motivoj li lernis kaj propagandis Esperanton, grave helpis la movadon idee kaj materie kiel unu el la ĉefaj mecenatoj de la pacifisma movado en Germanio. Li kunfondis la Saksan Esperanto-Instituton kaj estis ano de ties patrona societo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.