Georg Friedrich Händel
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Baroka muziko > Georg Friedrich HÄNDEL
Georg Friedrich HÄNDEL, angle George Frideric HANDEL (naskiĝis la 23-an de februaro, 1685 en Halle ĉe Saale, mortis la 14-an de aprilo, 1759) estis en Germanio naskiĝinta angla komponisto de baroka muziko, precipe de operoj kaj oratorioj. Lia plej bone konata verko estas Messiah, kiu estas oratorio enmuzikiganta tekstojn el la Biblio en la King James Version. Ĝin oni kutime prezentas en Kristnasko. Li ankaŭ estis profunde influa por multaj komponistoj post si, inkluzive Haydn, Mozart, kaj Betovenon.
Male ol multaj kredas nuntempe, la oratorioj de Händel ne estas eklezia muziko. Händel estis teatrodirektoro, kaj lin ĝenis du leĝoj: dum la karesmo ne estis permesite prezenti teatraĵojn, kaj eĉ dum la resto de la jaro teatraĵo ne rajtis enhavi bibliajn personaĵojn. Por solvi la problemojn, li komponis anglalingvajn "oratoriojn" (liaj operoj estis itallingvaj) kaj ilin prezentis koncerte, sen sursceneja aktorado; do li povis kaj plenigi sian teatron ankaŭ dum la karesmo, kaj uzi la drame interesajn personaĵojn de la Biblio, precipe de la malnova testamento.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.handelhouse.org
- http://gfhandel.org
- http://www.gfhandel.org/composition.htm
- http://www.gfhandel.org
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |