Gersi Alfredo Bays
El Vikipedio
Gersi Alfredo BAYS [ĴerSI alFREdo bai'] (naskiĝis en 1934) estas brazila esperantisto. Li eklernis Esperanton en 1947. Li estas eldonisto de la literatura revuo Fonto kaj eldonejo Fonto en Chapecó, Santa Catarina - suda Brazilo. Li estis unu el la unuaj konstantaj kunlaborantoj de la internacia magazino Monato. Li verkis la originalan romanon "La Profeto el Pedras" krom rakontojn kaj artikolojn (pseudonime). Li estas ano de Akademio de Esperanto ekde 2000.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.