Gesellschaft für Interlinguistik
El Vikipedio
La Gesellschaft für Interlinguistik (GIL), esperantlingve Societo pri Interlingvistiko, fondiĝis en 1991 en Berlin (Germanio). Ĝi estas lingvoscienca, komunutila societo, kiu okupiĝas pri interlingvistiko, scienco, kiu okupiĝas pri la interhoma komunikado sen komuna gepatra lingvo kaj esploras, kiel en ĝi rolas kaj funkcias etnaj kaj planitaj lingvoj, tradukado kaj teknikaj iloj.
La Societo ĉiujare okazigas simpozion, parte kunlabore kun aliaj lingvosciencaj societoj. Krome kvarfoje jare eldoniĝas la Interlinguistische Informationen (= Interlingvistikaj informoj) kaj unufoje jare granda Beiheft (= kromkajero), kiu entenas la kontribuaĵojn de la simpozioj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Oficiala paĝaro de Gesellschaft für Interlinguistik (germanlingva)