Gheorghe Doja (komunumo)
El Vikipedio
Gheorghe Doja (komunumo) (hungare:Dózsa György (község)); ĝis 1952 ĝia nomo estis Lukafalva) estas komunumo en Rumanio sudokcidnete de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 713 loĝantojn (hungaroj), en 1992 508 (93% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1409. Ĝi estis sikula komunumo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre apartenas al ĝi Ilieni (Mureş), Leordeni, Tirimia, Satu Nou (Mureş).