Gherla
El Vikipedio
Gherla (hungare: Szamosújvár, Gerlahida, Örményváros; germane: Neuschloss, latine: Armenopolis), estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Someşul Mic nordoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 6 mil 857 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 25 mil 284 (rumanoj, 18% hungaroj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝi estas la iama centro de armenoj en Transilvanio, kiuj aperis un urbo en 1672. Tie estis malliberulo de 1873 kaj mortis en 1878 Sándor Rózsa, la plej fama hungara rabisto. Gherla estas ĝemela al Forchheim (Germanio), kaj estas viglaj kontaktoj inter esperantistaj grupoj en la du urboj. Administre apartenas al ĝi Băiţa, Hăşdate (Gherla), Silivaş (Gherla).
[redaktu] Renomaj personoj
- László Gorove (2-a de junio 1780 - Pest, 11-a de marto 1839), verkisto.
- Kritóf Szongott (Marosbogát, 12-a de februaro 1845 - Szamosújvár, 14-a de januaro 1907) armenologo.
- Elemér Bányai (verkistnomo: Zuboly) (21-a de aŭgusto 1875 - Oblasce, 2-a de aprilo 1915) verkisto, ĵurnalisto. Li estis eble la plej fidela amiko de Endre Ady.
- Ferenc Alexa (27-a de oktobro 1890 – samloke, 8-a de marto 1957) vortarverkisto.
- Zoltán Lengyel (Gyergyószentmiklós, 16-a de februaro 1908 – 5-a de oktobro 1964) katolika eklezia verkisto.
- János Gabányi (7-a de aprilo 1910) ĵurnalisto, lokhistoriisto.
- Ilona E. Szabó (1924-1993), arthistoriisto.
- Ilona Szenik (7-a de septembro 1927), popolmuzikesploristo.
- Gergely Pongrátz (18-a de februaro 1932), liberecbatalisto en 1956 en Hungario.
- Júlia Kirkósa (10-a de junio 1947), hungara operkantistino (soprano] en la Kolozsvári Állami Magyar Opera.