Ghimeş-Făget
El Vikipedio
Ghimeş-Făget (hungare: Gyimesbükk) estas komunumo en Rumanio en Terkolo de Djimeŝo en la valo de Tatroŝo nordoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 6 mil 298 (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 5 mil 326 loĝantojn (55% hungaroj, 45% rumanoj). Ĝia unua menciaĵo skribe estas en 1854. Proksime de ĝi troviĝas la fortikaĵo de Djimeŝo, kiun en la 18-a jarcento oni ankoraŭ uzis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Csík vármegye). La partoj de la komunumoj: Buhapataka aŭ Agyagospataka, Bartosokpataka, Bálványospataka, Rakottyástelep, Tarhavaspataka, Gyimes, Áldomáspataka kaj Petkipataka.
[redaktu] Renomaj personoj
- János Szőcs (2-a de januaro 1937, lokhistoriisto, muzeologo en Miercurea Ciuc.