Ghislenghien
El Vikipedio
Ghislenghien [gislegjE] (nl:Gellingen) estas belga ekde 1976 aliĝinta komunumo de la valona komunumo Ath, provinco Henegovio. Ĝi nombras ĉ. 3.000 enloĝantojn.
La vilaĝo troviĝas proksime 40 km sud-okcidente de Bruselo, proksime de la aŭtovojo E429 Bruselo - Lille.
[redaktu] Gaseksplodo
En Ghislenghien je la 30-a de julio 2004 okazis severa eksplodo de gasodukto. 18 homoj mortis kaj 132 estis vunditaj. Tiu ĉi eksplodo estis unu el la plej severaj de la belga historio. Tri tagojn post la katastrofo estis nacia funebra tago. Miloj da fajrobrigadistoj helpis estingi la fajron. Kvin el ili estis inter la 18 mortintoj. De la severe vunditaj personoj poste mortis ankoraŭ kelkaj, kio portis la bilancon al 24 mortintoj.
Je la 8-a de septembro 2004 la gasodukton oni reaktivigis. Intertempe la registaro prenis kelkajn mezurojn por finance kompensi la viktimojn. Post iom da premo, la asekuroj kaj Fluxys (la ekspluatanto de la dukto) kompensis la viktimojn per 1 miliono da eŭroj.
La 30-an de julio 2005 oni inaŭguris monumenton je la loko de la eksplodoj.
|
![]() |
---|---|
Aiseau-Presles | Anderlues | Antoing | Ath | Beaumont | Beloeil | Bernissart | Binche | Boussu | Braine-le-Comte | Brugelette | Brunehaut | Celles | Chapelle-lez-Herlaimont | Charleroi | Châtelet | Chièvres | Chimay | Colfontaine | Comines-Warneton | Courcelles | Dour | Ecaussinnes | Ellezelles | Enghien | Erquelinnes | Estaimpuis | Estinnes | Farciennes | Fleurus | Flobecq | Fontaine-l'Evêque | Frameries | Frasnes-lez-Anvaing | Froidchapelle | Gerpinnes | Ham-sur-Heure-Nalinnes | Hensies | Honnelles | Jurbise | La Louvière | Le Roeulx | Lens | Les Bons Villers | Lessines | Leuze-en-Hainaut | Lobbes | Manage | Merbes-le-Château | Momignies | Mons | Mont-de-l'Enclus | Montigny-le-Tilleul | Morlanwelz | Muskrono | Pecq | Péruwelz | Pont-à-Celles | Quaregnon | Quévy | Quiévrain | Rumes | Saint-Ghislain | Seneffe | Silly | Sivry-Rance | Soignies | Thuin | Tournai |
|
Belgio | Provincoj |