Gilberto Gil
El Vikipedio
Gilberto PASSOS GIL MOREIRA (naskiĝis la 29-an de junio 1942 en Salvador da Bahia) estas populara kantisto, muzikisto, komponisto kaj Ministro de Kulturo de Brazilo.
Lia unua disko aperis en 1963: Gilberto Gil - Sua Música, Sua Interpretação. En sekva jaro li diplomiĝis pri entreprena administrado en Federacia Universitato de Bahio kaj partoprenis prezentadon Nós, Por Exemplo en Salvador, kune kun Caetano Veloso, Gal Costa, Maria Bethânia kaj Tom Zé. En 1967 li lancis sian unuan LP-on (Louvação) kaj konkeris la duan premion dum 3-a Festivalo de Brazila Populara Muziko de TV Record, per muziko Domingo no Parque (Dimanĉo en Parko). En 1968 li partoprenis en LP Tropicália ou Panis et Circensis, kune kun Caetano Veloso, Gal Costa, Nara LEÃO, Rogério Duprat, Tom Zé kaj Os Mutantes, kiu ekis la estetikan movadon Tropicalismo.
Ankaŭ en 1968 li estis arestata pro politikaj kialoj. En 1969 li ekziliĝis en Anglio. Dum 1970, 1980 kaj 1990 jardekoj li faris multajn prezentadojn, muzikojn por filmoj kaj lanĉis multajn diskojn. Li estis municipa konsilanto kaj ekde 2002 estas ministro de Kulturo.