Gilg Tschudi
El Vikipedio
Egidus (aŭ Gilg, Gilles) Tschudi (naskiĝis la 5-an de februaro 1505 en Glaruso - mortis la 28-an de februaro 1572) estas svisa politikisto, diplomato, geografiisto kaj historiisto, li estas konsiderata kiel la patro de la svisa historio.
Li estas katolika, eĉ se Ulrich Zwingli (reformemulo) estis lia guvernisto. Kvankam nature modera, li subtenis la kontraŭreformon.
Tschudi estis prezidento de la kantona registaro en 1558 kaj estis nobeligita de la imperiestro de la sankta imperio, Ferdinando la 1-a, al kiu li estis sendita kiel ambasadoro.
Egidus unue estis geografiisto, ekde 1524, li ekmigras sur la alpajn vojojn. Li transiras la intermontejon de « septimer », de Gothardo, de Furko, de Grimselo kaj de la granda sankta Bernardo. Sekve de tiuj periploj, li verkis en 1528 "Alpisch Rhaetia" publikigita en 1538 kaj akompanita de mapo de Svislando. Tiu publikigaĵo famigis lin multe pli ol simple trans la helvetaj limoj.
Estas tamen kiel historiisto pri Svislando ke li estas plejkonata. Liaj senĉesaj esploroj kaj kolektadoj de originaj dokumentoj ebligis al li arigi la materialon necesan por la skribado de tri gravaj verkaĵoj. Liaj verkaĵoj, sen perdi ian valoron, tamen estis grandparte korektitaj de laste faritaj studoj.
Ŝajne, aŭ li estus uzinta falsajn latinlingvajn skribaĵojn cele pratempigi originecon de sia propra familio ĝis komenciĝo de la historio de la helveta konfederacio kaj de Glaruso.