Glacidrivado
El Vikipedio
Glacidrivado aŭ glaciflosado estas la drivo de glacio en fluanta akvo. Tiu fenomeno aperas Ditt in 2 Perioden auf. Okazas drivado, se vintre estiĝas glaciplatoj sur la riveroj; alifoje ĝi okazas printempe kun la neĝodegelo.
La glacidrivado estas tre danĝera, se la glacio dikiĝas dum la malvarmega vintro kaj printempe abrupte alvenas alta temperaturo. Tiam la glaciplatoj disrompiĝas (glacikreviĝo) kaj la estiĝantaj, flosantaj plurtunaj glaciblokoj povas damaĝi ĉebordajn konstruaĵojn aŭ pontojn.
La drivantaj glaciblokoj povas formi baraĵon ĉe pontoj aŭ interkruciĝante ie ajn, tiel ili povas ŝveligi la riveron kaj kaŭzi inundon. Tiujn baraĵojn oni povas disrompi per flugilaj bombardoj, simpla eksplodigo aŭ per glacirompaj ŝipoj.