Gloso (leksikologio)
El Vikipedio
Gloso estas rimarkigo skribita sur paĝomarĝenoj aŭ inter linioj. Gloso klarigas fremdlingvan vorton aŭ frazon, aŭ komplikan teĥnikan terminon. Kolekto da glosoj estas glosaro. Kompilado de glosaroj estis komenco de leksikografio, tiujn glosarojn eblas nomi pra-vortaroj.