Granda pufino
El Vikipedio
Granda pufino estas birdo el la procelariedoj, granda 46 cm.
Ĝia kaposupro estas nigra, la gorĝo blanka, la kapo svelta, la maldika beko malhela. Ĝia flugo similas al tiu de la kutima pufino, sed tiu specio estas pli malgranda, supre pli malhela kaj sur la vosto ne havas blankan makulon.
Ĝi vivas ĉe maro, nestas en terkavoj (Tristan da Cunha-insuloj en Sud-Atlantiko). Li vizitas somere kaj aŭtune la nord-orientan parton de la Atlantiko. La granda pufino apartenas al tiuj kelkaj birdoj, kiuj migras de la suda al la norda hemisfero.