Kategoria diskuto:Gravaj esperantistoj
El Vikipedio
Mi proponas forigi tiun ĉi kategorion kaj movi la enhavon al la pli specifaj kategorioj. Ja kiom da fameco estas bezonata por povi aperi tie ĉi? Kial Cathy Schulze estas "fama esperantisto" dum L.L. Zamenhof estas nur normala esperantisto??? La regularo diras:
Oni ĉiam uzu la plej specifa(j)n [kategoriojn], ekz.: Karbono estu metata en Kategorio:Kemiaĵo, sed ne en Kategorio:Kemio, ĉar Kemiaĵo estas sub-kategorio de Kemio
Do mi movos ĉiujn al la pli specifaj kategorioj (francaj esperantistoj, hispanaj esperantistoj ktp), se neniu havas fortajn kontraŭajn argumentojn.
PaulP 10:53, 2. Jul 2006 (UTC)