Grenkamp
El Vikipedio
Grenkamp, ps. de Salomon KORNFELD (1-a de julio 1896 – 1943) estis pola esperantisto kaj publicisto, posttempe en Paris. Kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. Esperantisto de 1914.
Unuaj paŝoj: kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Polujo. En 1918 li eldonis ĵurnalon E-ista Voĉo kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ E-eldonisto. Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de E en la radio-sfero. Dum la Int. Radio Kongreso en Paris li reprezentis Polujon kaj akceptigis favoran rezolucion al E. Dum pluraj UK-j li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado. Verkoj: Krioj de l' koro (poemoj), Penseroj (kompilitaj citaĵoj), Kuzeto (1925, trad. komedieto de Michał Bałucki), Vortoj de Profesoro Th. Cart (1927); Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930, kompletigo de verko de Fruirtier); Lernolibro por potoj. 5,000.000 (originalaj noveloj, 1931), Vivo de Cart, (1932), Pol-Pomeranio (trad. de la politika verko de Smogorzewski 1932); Plena Vortaro de Esperanto (kunredaktoro, 1931); Pola Folkloro kaj Popolkanto, (1933). Pri la moderna arto, 1933. El lia verkaro la plej signifaj estas la lingvistaj kaj publicistaj verkoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |