Grizvanga grebo
El Vikipedio
?Grizvanga grebo Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Podiceps grisegena (Boddaert, 1783) |
Grizvanga grebo (Podiceps grisegena) estas birdo el la grebedoj. El la kvar grebospecioj, nestantaj en Hungario, la grizvanga grebo kalkuliĝas rara. Ankaŭ ĝia nestlokbezono estas alia ol tiu de la aliaj tri specioj, ĉar ĝi preferas la stagnantajn akvojn dense prikreskatajn de naĝantaj fukaroj, resp-e variantajn kun makuloj de junkejoj, karikejoj. En la departemento oni spertas ĝian disvastiĝon plur- kaj plurloke, kio havas la kaŭzon, ke multe da grandaj-malgrandaj artefaritaj akvejoj (akvorezervejoj, lagoj, fiŝbredejoj) konstruiĝis, sur kiuj favore formiĝis ankaŭ la faŭno por la grizvanga grebo. Apud Debrecen, sur lagoj de la arbara stepo nun ĝi jam estas unu el la plej karakterizaj akvobirdoj. En la stepo Hortobágy, en iuj fukokovrataj basenoj de la lagaro Halastó kaj Fényes-tó plialtiĝas la nombro de ĝiaj kovantaj paroj. Ĝi troviĝas ankaŭ en marĉejoj de Bihar. El sia sud-eŭropa vintrumejo ĝi revenas fine de marto, komence de aprilo, kaj kvazaŭ tuj ĝi okupas sian kovoteritorion. La monato, sekvanta ĝian alvenon, estas tre movoplena en la vivo de Ia grizvanga grebo. Tiatempe ili elektas paron, kaj tiam kornenciĝas la periodo de la nuptodanco, kiu estas por la observanto unu el la plej spektakloriĉaj scenoj. Per sia eksterorde forta, henosimila voĉo la grizvanga grebo estas nia plej laŭta grebedo. La komencon de la nuptodanco signas ĝojkrioj de birdoj vokantaj, allogantaj demalproksime unu la alian. De diversaj punktoj de la nestejo ili naĝas unu al la alia, poste oni povas observi proprecajn komplimentadon, ceremoniajn movojn. Forirante dekdekkvin metrojn ili subite rektiĝas palisosimile, kaj kun tiu ĉi pozo simila al tiu de la pingveno, ili alkuras unu al la alia kun akravoĉa klamado. Dum kelkaj sekundoj la du birdoj staras unu kontraŭ la alia, poste ili ekskuas la kapon kaj eksilentas. La danco finiĝis, sed post dekkvin-dudek minutoj ĝi denove komenciĝas. Se la birdo forlasas por pli-malpli longa tempo sian neston, la ovojn ĝi zorgeme kovras per la nestomaterialo. Je 23 tagoj eloviĝas la idoj, kiujn unu el la gepatroj surdorsigas, dum la alia el la gepatroj subakviĝante akiradas la manĝaĵon por la familio. Ĝis la somerfino ili restas kune. Intertempe la maljunuloj ŝanĝas siajn ruĝajn plumojn, al ili kreskas palgrizaj plumoj. Fine de septembro ili formigras.