Guinness-libro de rekordoj
El Vikipedio
La Guinness-libro de Rekordoj [ginis] estas kolektaĵo de rekordoj. En ĝi troviĝas ankaŭ kuriozaj plejpovumoj, tiel nomataj triviaĵoj. Multaj rekordoj estas starigitaj, atingitaj nur pro la celo, listiĝi en la libro. En la listo aperas ekzemple plej alta homo, plej maljuna homo, plej granda piedo, plej longa kolbaso, ktp..
La unua libro aperis en 1955 en Anglio, komisie de la Guinness-bierfarejo. La ideo pri la libro naskiĝis ĉe la gvidanto de la bierfarejo. Post mispafo dum ĉasado je orpluvio okazis debato pri la plej rapida birdo de la mondo.
La unuan eldonon verkis la ĝemeloj Ross kaj Norris McWhirter. Poste ĝi plurfoje republikiĝis.
Dumtempe la Guinness-libro estis la plej ofte vendata kopirajto-protektita libro en la mondo, kaj tiel ĝi mem aperis en la libro. Nur la Biblio estas pli grandkvante vendata.
Por aperi en la libro, oni devas plenumi diversajn kondiĉojn kaj anonci sin al la londona oficejo.
[redaktu] vidu ankaŭ
- homaj rekordoj
- rekordoj de mamuloj
[redaktu] rete
http://www.pari.ru
http://www.guinnessworldrecords.com/cn
http://www.guinnessworldrecords.com/content_pages/record.asp?recordid=48278
- guinnessworldrecords.com – angla paĝaro
Kategorioj: Libroj | Kulturo | Historio