Gustav Bauer
El Vikipedio
Gustav (Adolf) BAUER (n. 6-an de januaro 1870, Darkehmen, orienta Prusio, (hodiaŭ Ozersk, Rusio) – m. 16-an de septembro 1944, Berlino, Germanio) estis germana politikisto, kanceliero de la Vajmara Respubliko (1919–20).
Bauer fondis kiel oficisto en 1895 la Verband der Büroangestellten (Asocio de Buroaj Dungitoj), kies prezidanto li estis en 1908. Poste li agadis en gvidantaj pozicioj de sindikatoj. Li kiel socialdemokrato, iĝis ministro en la lasta kabineto de la Germana Imperio, gvidata de princo Max von Baden (okt. 1918). Post la ratifiko de la Vajmara konstitucio, li estis alborafera ministro en la registaro de Philipp Scheidemann (febr.- jun. 1919). Post aabdiko de Scheidemann (junio de 1919), li iĝis kanceliero kaj ratifikis la Traktaton de Versailles.
Li abdikis post la sensukcesa Kapp-puĉo, dum kiu la tuta kabineto - krom la vic-kanceliero - forlasis Berlinon. Bauer poste postenis en registaroj de Hermann Müller kaj Joseph Wirth kiel financa ministro kaj vic-kanceliero.