Hèctor Alòs i Font
El Vikipedio
Hèctor ALÒS I FONT (en Esperanto-medio Hektor Alos i Font) naskiĝis en Barcelono la 9-an de decembro 1965. Li estas kataluna esperantisto kaj komputisto. Prezidinto de Kataluna Esperanto-Junularo (1985-1987), sekretario de Centro de Esperanto Sabadell (1986-1988), kaj plurfoje sekretario de Kataluna Esperanto-Asocio kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto. Tradukisto kaj kritikisto, membro de la Ibera Skolo, multjara revizianto kaj korespondanto de la internacia magazino sendependa Monato.