H. G. Wells
El Vikipedio
Herbert George WELLS [welz] (naskiĝis la 21-an de septembro 1866 en Bromley, Kent; mortis la 13-an de aŭgusto 1946 en Londono) estis brita verkisto.
Post nesukcesa metilernado por fariĝi drapisto, li eklaboris kiel instruisto. Li iĝas fama precipe pro liaj sciencfikciaj verkoj, sed verkis ankaŭ nefikciaĵojn kiel la faman kaj influan Outline of History (1920, "Skizo de historio"), kiu estis la unua ĝenerala historio verkita surbaze de antropologio kaj sociologio.
Wells estis amiko de G.K. Chesterton.
Enhavo |
[redaktu] Verkoj
- La tempo-maŝino (The Time Machine) 1895
- La insulo de D-ro Moreau (The Island of Dr. Moreau) 1896
- La nevidebla homo (The Invisible Man) 1897
- La milito de la mondoj (The War of the Worlds) 1898
- La dormanto vekiĝas (When the sleeper wakes) 1899
- Moderna utopio (A Modern Utopia) 1905
- La lando de la blinduloj (The Country of the Blind) 1911
- Skizo de historio (Outline of History) 1920
[redaktu] En Esperanto aperis
- La dormanto vekiĝas, romano, tradukis A. Frank Milward. - London: The Esperanto Publishing Company, 1929. - 210 paĝoj
- La tempo-maŝino; La lando de la blinduloj, tradukis E. W. Amos. - Rickmansworth: Esperanto Publishing Company, [proks. 1938]. - 187 paĝoj. - (La "Epoko" Libro-Klubo 4)
- La lando de la blinduloj, tradukita de E. W. Amos, eldonita de Bero en Roterdamo, 2006, 26 p.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.geocities.com/originalroman
http://onlinebooks.library.upenn.edu/webbin/book/search?author=Wells%2C+H.+G.&amode=start