Hallgrímur Pétursson
El Vikipedio
Hallgrímur Pétursson (1614-1674), pastro kaj himnoverkisto. Unue li estis pastro en Hvalsnes en Suðurnes (Reykjanes) kaj tie estis tre malriĉa. Poste li estis pastro en Saurbær en Hvalfjarðarströnd kaj tie li estis sufiĉe bonhava. Siajn lastajn jarojn li suferis de lepro. Li verkis kaj psalmojn kaj nereligiajn poemojn sed la plej fama el liaj verkoj estas La Pasionaj himnoj (Passíusálmarnir) kiuj temas pri la suferado kaj morto de Kristo. Ili estas unue eldonitaj en la jaro 1666 kaj de tiam represitaj ĉirkaŭ 90 fojon. La himnoj ankaŭ estas tradukitaj en multajn lingvojn.
[redaktu] En Esperanto aperis
Jesu, vi estas reĝ' en ver'... (Víst ertu Jesú, kóngur klár) en Adoru - ekumena diserva libro (numero 417) en traduko de Stefán Jónsson.