Hamas
El Vikipedio
Hamas (fervoro), akronimo de Harakat al-Muqawamah al-Islamiyyah (arabe حركة المقاومة الاسلامية, Islama Rezista Movado), estas islamista palestina movado proksime al Islama Frateco. Ĝia celo estas krei islaman teokration en la area ampleksante Cisjordanion, Gazaon kaj Israelon. Ĝi estis fondita en 1987.
Hamas estas milita organizaĵo, luktanta por liberigo de Palestino per uzo de violento (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo). En Usono, Eŭropa Unio, Kanado kaj aliaj okcidentaj landoj ĝi estas rigardata kiel terorista organizo.
La 26-an de januaro 2006 ĝi gajnis la balotadon en la Palestinaj teritorioj, okuponte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj preparos formi novan registaron. 77% el la populacio voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezulto de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro estis fondita la 28-an de marto 2006.