Hans Amund Rosbach
El Vikipedio
Hans Amund ROSBACH (naskiĝis la 9-an de septembro 1924 - mortis la 13-an de junio 1994 en Skien, Norvegio) estis pastro kaj UEA-delegito.
E-isto ekde 1939, li aktivis kiel ĝenerala sekretario de Norvega Esperantista Ligo (1947-1950), redaktis Skolta Mondo kaj tradukis religiajn himnojn. Plurfoje li celebris diservojn dum E-kongresoj.