Hans Sachs
El Vikipedio
Hans SACHS [hans saks] (* la 5-an de novembro 1494 en Nürnberg, † la 19-an de januaro 1576 samloke) estis ŝufaristo, majstrokantisto kaj poeto.
La komponisto Richard Wagner faris el lia personeco unu el la ĉefaj protagonistoj de la opero Die Meistersinger von Nürnberg.
[redaktu] Listo de verkoj
- Das Hofgesindt Veneris (karnavala ludo, 1517)
- Die Wittenbergisch Nachtigall (poemo, 1523)
- Tragedia von der Lucretia (dramo, 1527)
- Das Narrenschneiden (karnavala ludo, 1536)
- Commedi von dem reichen sterbenden Menschen (karnavala ludo, 1549)
- Der schwanger Pawer (karnavala ludo, 1560)
- Der farendt Schuler im Paradeiß (karnavala ludo, 1561)
- Summa aller meiner Gedicht (poemoj, 1567)
- Das heiz Eysen (karnavala ludo, 1576)
[redaktu] En Esperanto aperis:
- La vaganta studento en la paradiz ; La vulpo kun la kok ; Pri bonaj kaj fiaj gastoj ; Eduka sentenco por lia edzino Barbara. – En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 225-239