Hector Vermuyten
El Vikipedio
Hector VERMUYTEN naskiĝis en la 1-a de oktobro 1899 en Antverpeno, Belgio kaj mortis en novembro 1966, estis la edzo de Blanche Vermuyten-Lacroix. Li esperantistiĝis en 1922. Estis ofte estrarano kaj kursgvidanto de la Esperanto-klubo La Verda Stelo Antverpeno. Li estis deklamisto, premiita de la „Reĝa Flandra Konservatorio“, kaj uzis sian arton en la servo por Esperanto kaj por diskonigo de la flandra literaturo. Kompilis kaj grandparte tradukis la flandran parton de la Belga antologio (1928) kaj verkis por ĝi historion de la flandra literaturo. Sub la pseŭdonimo Tyneverum (literoj de vermuyten miksitaj) li faris grandan laboron pri la tradukado de i.a. multaj poemoj de Guido Gezelle al Esperanto. Multaj el tiuj aperis en la libro Se aŭskultas la animo (eldonita en 1939, reeldonita de Flandra Esperanto-Ligo en 1999).
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vermuyten Hector, belglandano, urba oficisto. Nask. 1 okt. 1889 en Antwerpen. E-isto de 1922. Kursgvidanto. Deklamisto, premiita de la „Reĝa Flandra Konservatorio“, kaj uzas sian arton en la servo por E kaj por diskonigo de la flandra literaturo. Kompilis kaj grandparte tradukis la flandran parton de la „Belga Antologio“, 1928 kaj verkis por ĝi historion de la flandra literaturo. |