Helier
El Vikipedio
Sankto Helier, asketa ermito dum la 6-a jarcento, estas la patrono de Ĵerzo en la Manikinsuloj, aparte de la urbo kaj paroĥo de Saint Helier, ĉefurbo de la insulo. Li ankaŭ estas alpreĝata kiel sankto por haŭta kaj okula malsanoj.
[redaktu] Vivo
Laŭ hagiografio, Hellerius aŭ Helier naskiĝis en Tungro (nederlande : Tongeren) en nuntempa Belgio de paganaj gepatroj kiuj malfacilis koncipi idon. Seneseperaj, ilil turnis sin al Sankto Cunibert kiu konsilis preĝi Dion kaj demandis al ili eduki lian eventualan infanon laŭ kristana religio. Liaj preĝoj aŭdiĝis ; Helier naskiĝis, sed sia patro ekkoleris kontraŭ influo de Cunibert je frumatura Helier, kies junaĝaj mirakloj jam okazigis konsternon. La patro de Helier mortigis Cunibert-on, kaj Helier forfuĝis. La vagadoj de Helier kondukis lin en la nuntempan vilaĝon Saint Hellier (en franca departemento Seine-Maritime) kaj finfine en la regionon Cotentin kie li anigis la monaĥan komunumon de Sankto Marculf en Nantus (Nanteuil, nuntempe St-Marcouf-de-l’Isle en Manche).
Tamen, en tiu komunumo, Helier ne trovis sufiĉe da kvieto por dediĉi sin al tutanima vivo en kontemplado. Marculf ricevis plendojn de loĝantoj de la insulo Gersut, aŭ Agna, nuntempe Ĵerzo, kiuj plurfoje suferis atakojn de Vikingoj, Saksoj aŭ Vandaloj, laŭ fontoj. Enloĝantoj deziris protektanton kiu ankaŭ alportus evangelion.
Pro decido de Marculf, Helier kaj kuniranto Sankto Romard, iris en Ĵerzon kie ili trovis etan komunumon de fiŝistoj ĉe sablaj dunoj kie moderna urbo estis kreskonta. Helier establiĝis sur insuleto nuntempe nomata Roko de l’Ermitejo, proksime de L’Islet, la tajda insulo kie staras la 16a centjara Kastelo Elizabeth. Romard iris-reiris inter la ermitejo kaj la vilaĝo.
De sia antaŭposteno Helier kapablis vidi la velojn de la atakontoj kaj antaŭavertis la vilaĝanojn kiuj fuĝis en la marĉojn. En la lingvo Jèrriais, mallumaj etaj nuaĝoj sur la horizonto tradukiĝas al les vailes dé St Hélyi (la veloj de St. Hélier). Oni konsideras ke Helier faris miraklon kiam li resanigis lamulon. Siaj preĝoj estigis stormon kiu forblovis malamikajn ŝipojn. Kvankam li, dum 13 jaroj, havis asketan vivon, legendo raportas ke li trovis fortojn, post kiam li senkapiĝis de la atakantoj, por pluki sian kapon kaj piediri al la marbordo. Laŭ Slia hagiografio, Romard malkovris la korpon de Helier ĉe la strando ankoraŭ kun la kapo inter la manoj. Li prenis ĝin, kaj ŝipe revenis al la kontinento. La ŝipo, gvidita de Dio, alvenis en Bréville-sur-mer kie mirakula kuraciga akvofonto ekestis precize kie staris la kadavro de Helier dumnokte. Preĝejo konstruiĝis apud la fonto, super kiu nuntempe staras statuo, kaj kiu nun ankoraŭ allogas iujn dezirante kuracigon. La relikvoj de Helier estis senditaj en la abatejon de Beaubec (en Beaubec-la-Rosière (Seine-Maritime)) kie ili restis ĝis kiam la abatejo detruiĝis dum la Franca Revolucio.
[redaktu] Aktualaĵoj
Preĝejoj dediĉitaj al Helier troviĝas en Rennes, St Helier, Beuzeville (Eure), Amécourt (Eure), Barentin (Seine-Maritime), Monhoudou (Sarthe). Atestojn de la respektego por Sankto Helier oni povas trovi en La Hague (Cotentin), en Querqueville kaj ankaŭ en Omonville-la-Rogue kie 13a jarcenta fresko en la preĝejo de Sankto Johano la Baptisto kunigas Helier kaj Thomas Beckett. En Ĵerzio, oni kultas lin ĉar li alportis kristanecon en la insulo, sed en Normandio kaj Bretonio, li plivole famas kiel kuraciga sankto. Krom la fontoj de Helier kaj Bréville, ankoraŭ troviĝas alia en Saint-Jouan des Guérets (Ille-et-Vilaine), kie la nomo de Helier misformiĝis al St Délier. Ankaŭ estas kapelo en la katedro de Trenton, New Jersey. La tradicia jaro de sia martiriĝo estas 555 a.K. Lia festtago, kiun oni solenas en Ĵerzio per ĉiujara urba kaj ekumena pilgrimado al l’Hermitage, okazas la 16an de julio.