Hendrick Cornelis Leeuwen
El Vikipedio
Hendrick Cornelis LEEUWEN (leŭven) (18-a de majo 1884 en Veenendaal – ? ) estis nederlanda esperantisto kaj lernejestro (ĉe kristana lernejo) en Wijhe. Ankaŭ li servis kiel estrarano de la provinca komitato por la kontraŭrevolucia partio. Li estis prezidento de NKEU, ĉefredaktisto de la Kristana Gazeto, vicprezidento de KELI. Tradukis en 1933 la faman junularlibron Jaĉjo Holm kaj liaj amikoj.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |