Hendrik Thien
El Vikipedio
Hendrik THIEN (naskiĝis 1911- mortis la 7-an de decembro 1993 en Amsterdamo estis nederlanda esperantisto.
Lerninte E-on junaĝe, jam de 1934 li instruis Cseh-metode en Nederlando, Belgio kaj Francio. En 1983 aperis lia lernolibro Een nieuwe methode. . . por nederland-lingvanoj, kun aparte didaktika prezento de la fonetiko. Li starigis foto-servon pri Zamenhof, kiun li heredigis al UEA. En 1984 Thien eldonis la daŭre popularan fotolibron La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj.