Henri Mouton
El Vikipedio
EdE-M Henri MOUTON (muton), franco, direktoro de la Krimaj Aferoj, ano de la ŝtata konsilantaro. Naskiĝis en la 30-a de septembro 1873 en Carcassonne. Reprezentis Francujon en la Kongreso de Internacia Polico en Monaco, tie voĉdonigis la principon de Internacia Polica Ofico, kaj akceptigis principe uzon de Esperanto. Honora Prezidanto de la Amika Asocio de la francaj Esperantaj policistoj. Prezidanto de la Internacia Polica Ligo.