Herman Boucon
El Vikipedio
Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H. B. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). LK de l909.