High School Musical
El Vikipedio
High School Musical estas muzika filmo de 2006 de Disney Channel. Ĝi daŭras 93 minutojn, estas farita en Usono, kaj kostis pli malpli 5 milionojn da usonajn dolarojn.
[redaktu] Historio
Troy Bolton (Zac Efron) ŝatas sporton kaj estas teamestro en sia lernejo. Gabriella Montez (Vanessa Anne Hudgens) multe ŝatas matematikon kaj sciencon. Ili ambaŭ konas unu la alian dumfeste, kaj poste enamiĝos per muziko.
Troy kaj Gabriella malkovras ke ili bone kantas, kaj decidas intenci patopreni la venontan lernejan muzikan teatraĵon. Sed Sharpay (Ashley Tisdale) kaj Ryan Evans (Lucas Grabeel), du fratoj kiuj ĉiam partoprenadis lernejajn teatraĵojn ne povas lasi, ke aliaj personoj gajnu la postenojn.
La amikaroj de Troy kaj Gabriella sekrete intencos konvenki ilin de tio, ke ili ne partoprenu la teatraĵon kaj forgesu unu la alian, sed la muziko kaj la amo venkos la tutajn obstaklojn.
[redaktu] Eksteraj ligoj
High School Musical Soundtrack (oficiala retpaĝo) (anglalingve)
High School Musical (oficiala retpaĝo) (hispanlingve)