Hirundovosta milvo
El Vikipedio
La hirundovosta milvo, elanoides forficatus, estas amerika birdo de subfamilio de elanedaj milvoj, diferenciĝante de specioj de genro Elanus pro nesamaj koloroj kaj pli hirundeca formo. La komuna nomo devenas de la hirundeca formo de flugiloj kaj ĉefe de vosto. Same scienca nomo devenas el genro Elanus al kiu tiu genro kaj specio estas simileta kaj de la latina "forfex", tondilo, pro la formo de la vosto denove kiu aspektas kvazaŭ malferma tondilo.
[redaktu] Aspekto
Kaj dumfluge kaj ripoze oni vidas klare, ke tiu birdo havas tre forkan, longan kaj pintan voston. Ĝiaj koloroj estas supre nigra (escepte kapo) kaj sube blanka la korpo kaj antaŭa parto de flugiloj dum malantaŭa parto de flugiloj kaj vosto estas nigraj. Ankaŭ beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj. Tiuj blankaj kaj nigraj koloroj estas tre kontrastaj, tiom ke tiu specio apenaŭ estas konfuzebla kun alia simila. Ili estas longaj 55 ĝis 65 cm. kaj havas enverguron ĝis 1'3 m, do ili estas pli grandaj ol genro Elanus. Virbirdoj kaj inoj estas similaj.
[redaktu] Disvastiĝo kaj kutimoj
Tiu birdo vivas en orienta duono de Usono -kie oni perdis medion kaj pro tio ili reduktiĝis preskaŭ nur al Florido-, Jukatano, Centrameriko kaj Sudameriko (escepte Peruo, Ĉilio kaj Argentinio). Ili loĝas malfermajn kaj ĉeakvajn arbarojn; proksime de akvo kaj en alta arbo ambaŭ gepatroj konstruas neston. Pariĝo okazas el marto ĝis majo. La ino demetas 2 ĝis 4 ovojn, kovotaj de ambaŭ gepatroj ĝis 28 tagojn. Post 5 ĝis 6 semajnoj post eloviĝo la idoj ekflugas, kvankam plej ofte la plej aĝa mortigas la plej junan. Ili manĝas reptiliojn kaj insektojn kaj povas drinki supreflugante la akvan surfacon kaj kolektante akvon per la beko. Ili migras sudameriken vintre.