Hodac
El Vikipedio
Hodac(hodak) (hungare: Görgényhodák) estas komunumo en Rumanio oriente de Reghin. En 1910 ĝi havis 3 151 loĝantojn (rumanoj) kaj en 1992 4 925 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1453. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Ĝi estas popolarta centro, interalie oni skulptas lignopipojn. Administre apartenas al ĝi Arşiţa, Bicaşu, Dubiştea de Pădure, Mirigioaia, Toaca kaj Uricea.