Homer Simpson
El Vikipedio
Homer Simpson estas fama karaktero de la Usona bild-stria serio la Simpsonoj (angle: the Simpsons). Li estas la edzo de Marge kaj la patro de Bart, Lisa kaj Maggie. Li laboras kiel teknikisto en nuklea centralo en la fiksia Usona urbo Springfield, kvankvam li havas kompletan mankon de teknika kompetenco. Li estas malpli ol averaĝe inteligenta, kaj liaj plej grandaj interesoj en la vivo estas rigardi stultajn programojn en la televido kaj trinki bieron kun siaj amikoj.
Homer Simpsons fariĝis tre konata karaktero, kaj lia fama eksprimo "d'ho" eĉ aperis en vortaroj de la angla lingvo.