Hoteşti
El Vikipedio
Hoteşti (hungare:Atosfalva) estas vilaĝo en Rumanio orient-sudoriente de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 342 loĝantojn (hungaroj), en 1956 1734. Ĝia unua mencio estas en 1567. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). En 1956 ĝi unuiĝis kun Cioc kaj Ştefăneşti sub nomo de Trei Sate.