Hristo Marinov
El Vikipedio
Hristo MARINOV (1921-1997), ekologiisto kaj fakulo pri regiona ekonomio, forpasis la 3- an de decembro en Sofio. Esperantisto ekde siaj gimnaziaj jaroj, prof. Marinov kunaŭtoris la monografion La evoluo de la tranfiko kaj ĝia polŭio ( 1984), redaktis kaj kunverkis la ampleksan esearon Ekofuturo (1984) kaj publikigis multajn E-lingvajn artikolojn sciencajn.
Marinov prelegis dum Someraj Universitataj Kursoj (Sociekonomiaj problemoj de ekologio,1981), Internaciaj Kongresaj Universitatoj k.a. Li estis unu el la fondintoj, kaj poste vicprezidanto de Fondaĵo "Socio kaj Esperanto".