Hungaria Esperanto-Asocio
El Vikipedio
La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis fondita en 1960, kiel la posteulo de la unua hungaria Esperanto-asocio, fondita en 1902. – La asocio nomiĝis de 1960 ĝis 1991 kiel Magyar Eszperantó Szövetség ("Hungara...", anstataŭ "Hungaria...").
Enhavo |
[redaktu] antaŭuloj
La 18-an de septembro 1955 kadre de packunveno fondiĝis en Budapeŝto (placo Engels, hodiaŭ placo Erzsebet) la Hungara Esperanto-Konsulta Komitato. Poste la nomo shanĝiĝis je Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro (HEK). Oni elektis Julion Baghy prezidanto. En la Prezidantaro estis inter aliaj: D-ro Kolomano Kalocsay, Lajos Marton, Paulo Balkanyi, Lajos Domokos. Ili ricevis diversajn postenojn. La ĉefajn organizajn laborojn faris S-ro Lajos Marton, kiel ĝenerala sekretario. HEK kunsidis ĉiumonate en la ĉefurbo.
En Hungario tiam jam funkciis multaj grupoj en Budapeŝto kaj en la provincaj urboj. HEK intencis helpi, gvidi, organizi la movadon. HEK eldonis sian modestan, multobligitan Bulteno-n, faritan per "stencila" metodo. La Estraro ne nur skribe, sed ankau persone faris siajn kontaktojn kun la landa esperantistaro, kaj reprezentis ilin ĉe la hungaraj instancoj.
HEK funkciis ghis septembro de 1960, kiam fondighis la Hungara Esperanto-Asocio.
[redaktu] Ĉefaj celoj
- disvastigi Esperanton kiel internacia lingvo en Hungario, subteni ĝian aplikadon kaj uzadon, protekti la interesojn de la parolantoj;
- protekti la lingvan egalrajtecon, batali kontraŭ lingva diskriminacio.
[redaktu] Membroj
- Hungara Fervojista Esperanto Asocio (Magyar Vasutas Eszperantó Egyesület)
- kaj kelkaj provincaj asocioj
[redaktu] Estraro
- S-ro József Baksa,
- S-ro József Eszényi,
- S-ino Károlyné Ködmön,
- S-ino Katalin Faragó,
- S-ino Katalin Perczel-Szabó,
- S-ino Horváth Andrea Kissné